Leo von Klenze
Leo von Klenze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de februaro 1784 en Schladen |
Morto | 26-an de januaro 1864 (79-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | Alter Südfriedhof (en) 48° 07′ 35″ Nordo 11° 33′ 50″ Oriento / 48.126333 °N, 11.564 °O (mapo) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario |
Familio | |
Edz(in)o | Felicitas Blangini-Klenze |
Okupo | |
Okupo | arkitekto pentristo verkisto |
Verkoj | Cathedral Basilica of St. Dionysius the Areopagite Bavaria Propylaea |
Leo von KLENZE (1784-1864), novklasika germana arkitekto, pentristo de novklasikismo kaj verkisto. Lia frato estis la jurhistoriisto Clemens August Carl Klenze.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li elstaris kiel arkitekto de la bavara nobelaro sub la regado de Ludoviko la 1-a. Aŭtoro de la Gliptoteko de Munkeno (1816-34), por kiu li inspiriĝis en la verkado de Durand. Li ankaŭ dizajnis Ruhmeshalle en la Theresienwiese, kie elstariĝas la majesta statuo de Bavaria, la Reĝa Rezidejo, Königsplatz. Aliaj elstaraj verkaĵoj de tiu ĉi kreivulo estis Kastelo Wilhelmshöhe en Kassel, Valhalo (monumento) apud Ratisbono, kaj Befreiungshalle en Kelheim.
La caro Nikolao la 1-a (Rusio) okaze de vizito al Bavario entuziasmiĝis pro sia verkaĵo kaj dungis lin por la konstruado de la Nova Ermitejo en Sankt-Peterburgo, kiu konkretiĝis inter 1839 kaj 1852.
Von Klenze estis elstara reprezentanto de la skolo kiu revivigis la grekan stilon en Eŭropo kaj oni eĉ dungis lin por la renovigado de Ateno mem, okaze de la alveno de la monarĥio de Otto la 1-a (Grekio).